Fino de la monopoloj. Komercaj interŝanĝoj, ne al la dolaro fare de Ĉinio kaj Japanio. Kulturaj interŝanĝoj, ne al la angla fare de Eŭropo.
Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio
«Kiel Radikaluloj ni ĉiam rigardis kun kontraŭemo ĉiujn monopolojn. Pro tio ni pozitive rigardis al Ĉinio kaj Japanio, kiuj decidis forlasi la dolaron por siaj komercaj kaj financaj interŝanĝoj. Sed nun oni devas ankaŭ forlasi la anglan por la kulturaj interŝanĝoj.
Ne estas plu eble sekurigi al la anglo-usona mondo vivi per rento: dolaroj venditaj al la mondo, kies reala kosto estas tiu de papero, inko kaj tipografio; lingvo, kies reala kosto estas nula, konsiderinte ke ĝi estas ilia denaska lingvo».
«Eŭropo – daŭrigis Pagano – estas, anstataŭe, ĉiam plu submetita al la superregado de la angla kaj ekonomie atakita ĉar ĝi komencis erodi, per la Eŭro, la mondan monopolon de la dolaro».
«La eŭropaj patriotoj devas batali por la sendependeco for de la angla kiel lingvo por la interŝanĝoj, same tiel oni faris sur la ekonomia fronto iniciatinte la Eŭron, sola surnacia mono en la mondo, kiu, ne hazarde, estas nun atakata fare de la merkatoj kaj de la anglo-usonaj povoj, por miskreditigi ĝian valoron kaj ĝian kreskantan gravecon je internacia nivelo. Nur elirante de la jam strekita sulko de la angla, kiu diskriminacias ĉiujn ne denaskajn parolantojn en ĉiu kadro, ekonomia, kultura kaj labora, kaj iniciatante Esperanton kiel eŭropa federala lingvo, estos eble havi Eŭropon, kiu forĝu sian sorton», konkludis la Sekretario de ERA.
Esperanto, la kandidato de ERA elektita en la Parlamento de la Esperanta Civito«Tio estas granda sukceso por Esperanto Radikala Asocio», deklaris Marco Cattaneo, la plej juna el la kandidatoj, «mi estas certa ke, danke al tiu ĉi elekto, la rilatoj inter ERA kaj Esperanta Civito iĝos pli firmaj, fruktodonaj kaj konstruaj, ankaŭ kaj precipe per optiko de disvastigo kaj plilarĝigo de la esperanta civitaneco en la mondo. La diaspora popolo, kiu elektas la esperantan civitanecon, devas esti agnoskita je internacia nivelo, kaj kulture kaj jure, kiel kerno, kiu enkorpigas la demokration kaj la respekton de la homaj rajtoj, ankaŭ lingvaj, kaj kiel tia devas esti modelo por la internaciaj rilatoj inter homoj, popoloj kaj ŝtatoj. Ni daŭre laboras por ke Esperanto estu agnoskita kiel Rajto de la Homaro», konkludis Cattaneo.
Eklezio/Radikaluloj, Pagano: pri Esperanto tamen ni daŭre akordas! Sed ni devas fari pli multe kaj kune.
Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio
Tio okazas ekde 18 jaroj, ekde tiu Pasko de 1994, en kiu Johano Paŭlo II utiligis ĝin, akceptante la publikan aŭspicion de la Radikala Partio kaj de la Esperanto Radikala Asocio, mobilizitaj kune kun “Neniu tuŝu Kainon” (Nessuno Tocchi Caino) kontraŭ la mortpuno en la mondo.
La Mocio de la 39a Kongreso de la Radikala Partio Neperforta Transnacia kaj Transpartia, okazinta en Romo de la 8a ĝis la 11a de decembro 2011, reasertas “la fundamentan rajton de ĉiuj kaj de ĉiu unuope al la lingva komunikado, sen privilegioj kaj kun enorma avantaĝo por ĉiuj, kontribuante tiel al la savo de la ekosistemo de la lingvoj, havaĵo de la tuta homaro, kaj rekonfirmas sian engaĝon por formale garantii la rajton de la homaro al la alfabetigo en la Lingvo internacia (nomata Esperanto) kiel homa rajto, agnoskita kiel tia de la internacia kaj eŭropa juro, de la transnacia komunumo kaj de la aliaj lokoj kaj fontoj de la juro”.
Pri la agnosko de Esperanto kaj de ĝia graveco por la homaro, pri kiu komunajn konvinkojn havas la Radikaluloj, ekde 1987, kaj la Eklezio, ekde 1994, mi esprimas la aŭspicion, kaj ankaŭ la peton al la mondo de la katolika asociismo, ke oni povus kaj devus fari pli multe. Ĝuste ekirante el Eŭropo, kaj por igi la lingvan enkarniĝon de la neperforto kaj de la paco korektilo de la pure ekonomia kaj financa fundamento de la Unio, kies limoj, por ne diri ruiniĝoj, estas nun jam sub ĉies okuloj».
More Articles...
- Ne nur angla. Kiel estas bona negoco defendi la itala.
- Romaoj kaj Sintioj (Radikaluloj/ERA): Lingvaj rajtoj por la popolo, kiu neniam deklaris militon al iu ajn
- Esperanto Radikala Asocio partoprenas en la baloto 2011 de la Esperanta Civito
- Instruado, Radikaluloj Perduca kaj Pagano al Renzi: Tuj renkontiĝo por diskuti pri via novkolonia 86a ideo por Italio
- Instruado, Perduca kaj Pagano (Radikaluloj) al Profumo: “Mankas ekonomia strategio en la lingvaj politikoj de la EU”
- ERA al la Asembleo de la Indignantoj
- ERA prezentas la librojn Maskerado ĉirkaŭ la morto kaj Modernaj Robinzonoj de T. Soros la 4an de novembro en Romo
- Sporto, Pagano (Radikaluloj/ERA): Britio pro ekonomiaj interesoj partianiĝas kontraŭ EU supera potenco de la sporto
- Letero de Giorgio Pagano por defendi la Esperanton en la Enspezagentejo
- Napolo, Pagano (Radikaluloj/ERA): “Anstataŭ la anglajn indikojn, savu la italan kaj napolan lingvojn”
- Instruado, operativa renkontiĝo Radikaluloj (ERA) – MIUR pri kontraŭdiskriminantaj lingvaj politikoj de itala lingvo kaj lingva demokratio en Eŭropo.
- Lingvoj, Pagano (Radikaluloj/ERA): “Esperanto finas 124 jarojn, datreveno inter perforto kaj lingva asimiliĝo”
- Peruĝo-Asizo, la Esperanto Radikala Asocio aliĝas al Marŝo de Paco
- Beatigo Wojtyla, Giorgio Pagano:«Feliĉaj pro nia esperantista atesto kaj ne nur pro tio»
- La 1an de majo: manifestacio de atesto por la Beatigo de la Papo esperantista.
- Mikrosoft-Google, Pagano (Radikaluloj-ERA) : “ Kiel Davido kaj Golio”
- Beatigo de Wojtyla, la Radikala Esperanto-Asocio danke memoras la Papon
- EU, Pagano (Radikaluloj): Sed sufiĉu kun Eŭropo nur angla!
- PARTOPRENU LA GRANDAN "POR-VERAN TRANOKTON" EN LONDONO, KIAM BLAIR ESTOS DENOVE SED SERIOZE PRIDEMANDATA.
- La Sekretario de ERA Giorgio Pagano skribas al Calabresi defende al Esperanto




«La amendo proponita de la ERA, danke al la eŭroparlamentanoj Marco Scurria kaj Silvia Costa, kiuj konkrete iniciatis ĝin kaj kiujn mi kore dankas, estas aprobita fare de la Kultura Komisiono de la Eŭropa Parlamento. La rezolucio 
